Produced by Robert L. Read and Miroslav Malovec JAN AMOS KOMENSKY. (JOHANO AMOS COMENIUS.) BOHEME VERKIS PROF. DRO. JAN NOVAK. TRADUKIS "RONDETO DE ESPERANTISTINOJ" EN PRAHA. 1 9 2 1. ELDONIS "RONDETO DE ESPERANTISTINOJ" EN PRAHA. ANTAUxPAROLO. Estas afero konata, ke la malgrandaj nacioj tre sxatas esti fieraj pro siaj grandaj homoj kaj ke ili tre volonte atentigas la internacian publikon pri la fakto, ke la penso ekbruliginta korojn kaj kapojn de homaro devenis de filo de ilia tero kaj ilia nacio. La instruo pri la internacia solidareco, estu gxi disvastigxinta kiom ajn, neniam forpelos el homaj koroj la sanktan flamon de speciala amo al homoj naskigxintaj en la sama regiono kaj lernintaj de la patrino la saman idiomon, amon de la propra nacio. Cxar la kauxzo de tiu cxi amo estas la plej esenca kvalito de homaro: gxi estas kredo je forto de la homa penso, je povo per la homecaj ideoj regi la sorton de si mem kaj sorton de la tuta homaro. Kaj la plej altaj, la plej idealaj kaj sekve la plej efikaj ideoj progresigi la homaron estas tiuj de mi, simpla, senpova kaj sensignifa membro de sia nacio, sed forta tiam, se koroj de cxiuj miaj samnacianoj ekbatas por la samaj savontaj ideoj. Kaj kun gxojega miro mi auxdas, ke, kio estis idealo kaj savonta vorto por mi, estas same idealo kaj devizo de la ceteraj samnacianoj; ecx ke la ideoj de la ceteraj estas pli klaraj kaj ke la ilia koro batas pro ili ankoraux pli brue ol la mia; kaj ke ekzistas inter la samnacianoj homoj, kiuj scias diri miajn idealojn per tiaj vortoj kaj montri al ili tiel ireblajn vojojn, ke la kapo flarante poveblecon realigi idealojn pensitajn nerealigeblaj svenas pro felicxego. Tio estas la tasko de la grandaj animoj. Cxu do oni ne devas fierigxi pro nacia parenceco kun la granda spirita korifeo? Cxu estas honto tia fiero? Jen la argumento, kial la cxehxoslovaka nacio fierigxas pro Jan Amos Komensky (Comenius) kaj kial ni eldonas en esperanta traduko brosxuron priskribantan liajn vivon kaj laboron. Jan Amos Komensky estas speciale kara al koro de cxiu Cxehxoslovako, cxar li estas unu de la tri homoj, kiuj plej esence reprezentas internan ideon de la cxehxoslovaka nacio, sencon de gxia historio, kiun dum la lastaj jardekoj tre kuragxe esploradis niaj filozofoj kaj historiistoj precipe T. G. Masaryk (nuna prezidanto de la respubliko). Lia teorio trovis multan aprobon kaj multenombrajn kredantojn. Jen gxia esenco. Senco kaj celo de ekzisto de la cxehxoslovaka nacio, la interna ideo de gxia evoluo, estas montrita en gxia historio. El gxi sekvas, ke la nacio estis en la plej fruktodona evoluo de siaj kapablecoj tiam, kiam gxi luktis ekskluzive por celoj abstraktaj, spiritaj, idealaj, kiuj ne povis efiki je lia materia situacio. Tio estis dum epoko de Hus (bruligita en j. 1415) kaj de Husanoj. La parolo de Hus "Sercxu la veron kaj restu en la konita vero!" kiu estis de Masaryk montrita kiel la precipa instigilo de la Husa celado kaj farigxis devizo de la progresema movado, estas mallongigo de la plej arde dezirata idealo nacia: povi klopodi por koni la veron kaj por efektivigi postulojn kaj ordonojn de la vero en la praktika vivo. Kio cxe tio estas speciale substrekinda estas la efektivigo de la vero en la praktiko, penado, ke la cxiutaga, nefestena, laborplena vivo farigxu enkorpigxo, realigxo, efektivigxo de la verecaj idealoj. La konkretaj faroj povas esti ecx kontrauxaj, sed tiu cxi pensmaniero estas komuna al cxiuj grandaj aperajxoj de la spirita vivo cxehxoslovaka. La dua fiero de nia historio estas Petr Chelcicky, samtempulo de Hus kaj de la Husanoj. La Husanoj decidis batali por sia vero, por sia vero de Dio, ili entuziasmigis por la "Dia milito" la plimulton de la nacio, ili jam en jaro 1420 ricevis gravan venkon kontraux la nelegxa regxo Zigmundo. Sed tiam Chelcicky havas kuragxon kontrauxstari la gxeneralan humoron de la tempo kaj ekpredikas opinion elpensitan en silento de la sudbohemaj kampoj: "Cxia ajn milito estas malpermesita al Kristano per la unusenca ordono Dia: Nemortigu! Neniam decas al Kristano uzi la perforton". Kaj kiam la cxefurbo plena de esperoj je militaj venkoj kaj venkaj profitoj ne havis orelon por auxskulti lin, li revenis en sian kamparon, ne por verki simple novajn librojn--sed por organizi homojn, kiuj ekkredinte liajn verojn estis kapablaj vivi laux ili. Kaj li efektivigis tion kun tiela sukceso, ke fondigxis multaj komunumoj de homoj vivantaj laux la principoj de la origina kristaneco, kiel gxin Chelcicky predikis. Ili neniam uzis perforton, amis sin reciproke, laboris honeste ne sole por sia propra profito sed por bonfarto de cxiuj komunumanoj. Ilia nomo estis "Cxehxaj Fratoj" kaj la influo de organiza laboro de "revulo" Chelcicky dauxris tri jarcentojn! Dum tiel longa epoko kreskis kaj floris komunumoj de Cxehxaj Fratoj kiel modeloj de la bona mastrumado kaj dokumento, ke ecx utopioj estas realigeblaj. Jan Amos Komensky estis la lasta episkopo de la Cxehxaj Fratoj. Sed lia vero estis jam alia vero. La mezepokaj formoj estas cxe li jam tute plenigitaj per la moderna enhavo de renesanca kulturo, la du polusoj de la homara celado: idealo materia kaj idealo spirita, la bezono agi kaj la gxuo mediti, estas cxe li en harmonia kunsento. Li estas efektive kredanta membro de la eklezio de la Cxehxaj Fratoj, li malbenas kaj kondamnas militon, sed antaux cxio li scias, ke lia propra nacio devas esti libera por povi plenumi taskojn de Dio donatajn. Samtempe kun li vivis la glora filozofo franca Descartes. Lia pens- kaj agadmaniero estis tute kontrauxa al tiu de Komensky. Descartes dum la tuta vivo sidis en salono sur kusenoj malforta, malsaneta viro, kaj la tutan vivon meditis, cxu li ekzistas aux ne. Al Komensky ecx ne venis penseto, ke li povus ne ekzisti, cxar cxiam aferoj gravegaj estis farotaj. Li, politika ekzilito el sia patrujo, cxiam sciis, ke antaux cxio la maljusta kaj malbona uzurpatoro de le regxa trono estas forigota. Kaj li tial vagadis tra la tuta Euxropo, sercxante monon, soldatojn, asociojn, kiuj povebligus forigi la malhonestulon Habsburgan, la despoton, la kontrauxreformaciulon. Ecx kun Turkoj li estus estinta asociinta por ekmiliti la Habsburgojn. Kaj kiam cxio montrigxis vana, li ne malesperis sed cxiujn siajn laborkapablojn li dedicxis al la reformo de pedagogio al la organizado de pli bonaj lernejoj ol nun. Cxar se la junaj homoj eliros el lernejoj pli bone instruitaj pri la homecaj virtoj, tiam neniam estos poveble, ke ekzistu tiomaj maljustecoj, tiom da faroj kontraux la legxo de Dio, kiom li vidis kaj travivis. Tia konkreta, praktika laboro por la ideala vero, por la morala postulo, por sistemo de Dio, tio estas la plej karakteriza kvalito de la cxehxoslovaka menso. Tial komprenu, fremdnaciaj legantoj de nia libreto, kial ni kun tia fervoro propagandas la scion pri Jan Amos Komensky, kaj helpu nin propagandante kun ni. BRATISLAVA, 13. marton 1921. Dr. Stan. Kamaryt. JAN AMOS KOMENSKY, INSTRUISTO DE LA NACIOJ, FONDINTO DE LA NOVOEPOKA INSTRUADO. "Ankaux mi kredas al Dio, ke gxis pasos la uragano de la kolero pro niaj pekoj sendita sur niajn kapojn, la regado de viaj aferoj al vi revenos, ho, popolo bohema!" Per tiuj cxi vortoj, ofte nun ripetataj, inauxguraciis la unua prezidanto de la cxehxoslovaka respubliko Tomas G. Masaryk sian unuan komunikon al la Nacia Kunveno. Kaj la profeto Jan Amos Komensky, kies plumo ilin la unuan fojon skribis, tiam ilin skribis, kiam montrigxis vantaj la lastaj esperoj de bohemaj ekzilitoj je politika helpo, post ratifikacio de la interkonsentoj de paco Westfala en Nurenberg (komencon de la jaro 1650) kaj kiam la turmentata euxropa popolo denove libere ekspiris post la longa suferado pro la plej kruela eklezia milito. Por li kaj liaj samreligianoj tiu trankvilo bedauxrinde ne ekzistis, al ili estis destinite dauxrigi la vagadon tra la negastema fremdlando, kaj trovi tie ecx la finan ripozon. Kaj tamen Komensky, la lasta cxefpastro de la "Frata Unuigxo" (Jednota bratrska), nia plej nacia eklezio, senlace laboris preskaux duonon da jarcento por la bono de la homaro dedicxante la amon al sia patrujo, kiam li devis gxin forlasi en agxo da 35 jaroj, penante gxis sia lasta spiro helpi al gxi el la morala mizero per disvastigxo de la klereco en cxiujn klasojn kaj per la konvinkado pri bezono de la paco. 1. Ricxa je sciajxoj li revenis el fremdlando, por dedicxi cxiujn siajn fortojn al la servo de la Frata Eklezio; sed jam kiel studento li ekkuragxis konatigi al siaj samlandanoj elpensajxojn de la samtempaj natursciencoj kaj per helpo de la detala cxehxolatina vortaro ebligi al ili la scion de la sciencoj. Sed bedauxrinde lia trankvila laboro por la utilo de liaj eklezianoj estis interrompita per eksplodo de ribelo, finigxinta per venko de la regxo Ferdinando IIa super la bohema nacio la 8an novembron 1620. En tiu tempo estis ankaux verkita lia fama "Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro" (1623), kiun libron oni ankoraux hodiaux vicigas inter la popularajn librojn de la pli malnova cxehxa literaturo. 2. Sed ankaux pri la estonteco de la patrujo zorgis Komensky dum cxi tiuj suferoplenaj jaroj. Li estis plene konvinkita, ke ne estas malproksima la tempo, kiam finos la suferado pro la kredo kaj ekestos la nova regno, pri kiu cxiutage pregxas Kristanoj per vortoj de la pregxo "Patro nia. Venu regno Via"! Zorgante tiel, ke lia nacio ne estu surprizita per la subita renverso, li preparis por gxi proponon de la nova reguligo de la eklezio kaj samtempe la verkon, kiu garantiis lian gloron por la tuta estonteco. La verkon li nomis "Didaktiko," t. e. "arto de la arta instruado" kaj en gxi li montris pli frue al la samlandanoj, pli poste en la latina traduko de la verko al la tuta homaro, kiamaniere eduki la junularon al la noblaj moroj kaj pieco kaj instrui al gxi utilajn sciojn. En la libro oni postulas dedicxi por la perfekta eduko plenajn 24 jarojn de la juneca agxo, kiun oni dividu je kvar periodoj; la infanagxo, knabagxo, agxo de la maturigxado kaj junulagxo. Por cxiu agxo li volis starigi apartan lernejon, preparante por cxiu specialajn librojn. Al la infana agxo li dedicxis la faman "Informatorio de la patrina lernejo", kiu farigxis evangelio de la instruistaro ne nur de lia propra nacio, sed ankaux de cxiuj kleraj nacioj same kiel la "Didaktiko". Bedauxrinde cxi tiujn signifoplenajn fruktojn de lia spirito povis utiligi pli frue la fremdlando, liaj samlandanoj ekuzis ilin nur post la nacia renaskigxo. 3. En ekzilon en la urbon Leszno foriris Komensky je komenco de la jaro 1628 kaj tie li komencis instrui lernantojn de la latina lernejo. Li verkis por ili negrandan lernolibron de la latina lingvo nomata "Janua linguarum reserata" (1631), kiu disvastigxis dum kelkaj jaroj en la tuta Euxropo kaj konatigis la nomon de Komensky ecx en la plej malproksimaj landoj de Azio. Gxia praktika arangxo ekinteresis la tutan instruitan mondon. Komensky deziris per tiu cxi lernosistemo ne sole forigi malfacilajxojn de la lernado de la lingvo latina, sed li celis samtempe doni al la junularo konon de la plej gravaj aferoj en la mondo. Tial li konstruis en 100 alineoj (1000 frazoj) tabelon de enhavo de la tuta mondo, komencante de gxia kreo kaj finante per la lastaj aferoj de la homo; en tio cxiu objekto devis esti signita per sia origina nomo. La praktika signifo de tia libro estis al cxiu evidenta kaj tial gxi estis en la tuta Euxropo en diversajn lingvojn tradukata. La verkinto mem ekmiris pri la sukceso kaj aprobo de sia libro. La provo faris lin tuj mondkonata inter cxiuj tiamaj kleruloj. Sed tamen en sia fervora penado helpi al la homaro, skuigxanta pro la malpaco kaj maltrankvilo, li konsideris tion kvazaux signon de la Providenco, ke li provu ion pli signifan. Li rimarkis, ke kauxzo de cxiuj malfacilajxoj sur la mondo estas celado al aferoj suprajxaj sen atento de ilia interno kaj enhavo kaj la homa facilkredemeco. Antaux nelonge estis atendata savo de la klasikismo, la reveno al beleco de la malnovaj formoj literaturaj, sed la penado haltis cxe senenhavaj formoj, cxar al la efektiva kono, ne alkondukis la junularon ecx la legado de la malnovaj verkistoj. Kaj tamen estis en la lernejoj, tiom da tempo kaj zorgoj dedicxita al la latina lingvo sole por ke la lernantoj sciu verki leterojn kaj versojn laux la malnovaj modeloj. Cxu estas utila por la vivo, demandas Komensky, labori pri tiaj aferoj, kiam jxus dume atentigas pri sia rajto nove prosperantaj natursciencoj precipe fiziko, hxemio kaj astronomio? Tial opinias Komensky, ke estas necese arangxi denove la instruadon laux novaj metodoj kaj principoj, kiel oni faris cxe lingvo latina. Estas jam por la komparo de cxiuj objektoj necese tiujn principojn trovi. Ke estas eble fari tion, konkludas Komensky laux vortoj de Sankta Skribo (Sagxeco 11, 21), ke Dio cxion ordigis laux la nombro, mezuro kaj pezo. Se cxiuj vortoj de iu lingvo havas sian analogion, ke oni povas ilin ordigi en nemultaj reguloj, sammaniere klasifiki oni povas la objektojn kaj difini laux iom da principoj. Estus sole nur necese konstrui "Pordegon de la objektoj", memkompreneble tiel konstruitan, ke la junularo sen malfacilajxoj eniru en la templon de la sciencoj. Kaj se estus tiel poveble de la juneco cxiujn homojn enkonduki en la veran konon, malaperus certe per si mem cxiuj iniciatoj de la malkonsento kaj malpaco kaj anstataux malamikeco ekregus en la mondo agrabla paco. Kaj pri paco klopodis Komensky des pli multe kun aliaj same pensantaj viroj, ju pli profunde influis la cxehxan landon, lian patrujon, kaj preskaux la tutan Euxropon la malfelicxaj sekvoj de la religiaj malpacoj. Se la vera scio disvastigxus inter cxiuj homoj, cxu ne proksimigxus la plenumo de la vortoj de Kristo, ke estos unu sxafejo kaj unu pasxtisto? 5. Ke oni iam sukcesos verki tian libron, Komensky ne dubis. Ankaux gxustan nomon li el libroj samtempaj por gxi trovis: "Pansofio". Kompreneble por ke cxiuj frazoj en gxin akceptitaj estu vere fidindaj konitajxoj, oni devus trastudi tutan sciencan materialon kaj per spertoj kaj esplorado pruvi la verecon de cxiu gxia frazo. Sed tio estus granda kaj malfacila laboro, ke sole senlaca kaj diligenta laboro de unuopulo sukcesus gxin venki. 6. La ideojn, en gxi koncize donitajn, pritraktis Komensky detale en la letero, kiun li sendis al sia amiko Samuel Hartlib en London, en la duono de tridekaj jaroj de la XVII. jarcento. Al Hartlib cxio cxi tre placxis, cxar ankaux la fama angla filozofo lordo Francis Bacon, antaux ne longe mortinta (1628), predikis la bezonon de nova metodo de cxia esplorado sur la principo de indukcio, pri kiu tiam klopodis la natursciencoj. Estas tiel klarigeble, ke Hartlib sen permeso de Komensky sendis la leteron al la Oxforda universitato por bontrovo kaj kun gxia konsento li gxin ecx prese eldonis kiel "Conatuum Comenianorum praeludia" (Antauxludo de entreprenoj de Komensky). Komensky estis vere surprizita ricevinte subite el Londono anstataux respondo presitajn ekzemplerojn de sia letero. Memkompreneble, ke ne tute konvenis al Komensky antaux la mondo entrepreni ion, kion li sxatus labori kasxe en sia laborejo, sed kuragxigis lin denove la konsento kun lia propono de la tuta scienca mondo. Baldaux estis proponite al li ne nur la materiala helpo por lia laboro, sed ankaux la scienculoj de diversaj fakoj proponis sian helpon kiel kunlaborantoj, por ke la verko estu pli frue preta. 7. Unuan materialan helpon proponis al Komensky la juna posedanto de Leszno Grafo Bohuslav Leszczynski, kiu volis ankaux liajn helpantojn vivteni. Tio okazis en la jaro 1640, post granda sukceso de la lerneja teatrajxo "Pri Diogenes el Kynike", kiun li atingis estante rektoro de la leszna lernejo. La grafo cxeestis kun siaj amikoj la prezentadon. Al li do Komensky prezentis unuan detalan proponon, kiel estus eble pansofion sistemi kaj kiuj helpaj verkoj estas bezonaj. Gxi estis precipe "Panhistorio", historio de scienca esplorado kaj sercxado de la veroj kaj la "Pandogmatio", resumo de cxiuj opinioj kaj skismoj per kiuj la homaro iradis al la scio. 8. Sed pli frue ol cxi tiu propono estis decidita, ricevis Komensky de Hartlib (somero 1641) inviton, ke li venu Anglion por signifoplena laboro, gloranta kaj honoranta Dion. Alveninte Londonon Komensky nur tiam eksciis de la amikoj, ke li estis invitita de la parlamento mem, por fondi pansofian kolegion, en kiu li kun 12 scienculoj laborus je la progreso de la sciencoj. Tiun sukceson atingis Hartlib helpe de potencaj amikoj cxe la nove kunvokitaj parlamentanoj, cxe kiuj tiam aperis forte la emo, ne nur plibonigi ekzistantajn malordojn en la regno, sed ankaux subteni la progresemajn ideojn, kiuj tiam estis sennombraj. Bedauxrinde, la ribelo de katolikaj Irlandanoj kontraux Angloj prokrastis la tujan efektivigon de la grandioza propono de Hartlib. 9. Komensky uzis liberan tempon en Londono dum vintro 1641-2 preparante detalan planon nomitan "Via Lucis" (Vojo de la lumo) por la intencita kolegio. Li montras en gxi kiamaniere penis la homaro liberigxi el la mallumo de la erardoktrinoj, en kiuj gxi kvazaux dronigxis post perdo de la kredo je la vera Dio. Lastaj kaj plej efikaj rimedoj, laux opinio de Komensky, estas la arto de libropresado kaj vojagxado trans maroj. Sed ankaux cxi tio ne suficxas por ke la homaro retrovu la lumon. Por atingi gxin oni cxefe bezonas disvastigi la klerecon per tauxgaj rimedoj. Tiuj rimedoj povas esti elementaj lernejoj por la tuta homaro, en kiuj gxi akiradus la konon el universalaj libroj, verkitaj de scienca kolegio. Ankaux universalan lingvon povus iam tiuj cxi viroj krei. Havante sian centron en Londono, kvazaux foirejo de la tuta mondo komerca, ili povus atente observi la evoluon de la tutmonda kulturo, informi sin reciproke pri novaj eltrovoj de monda signifo kaj esti samtempe internaciaj jugxantoj en aferoj politikaj. Al ilia jugxorajto estus ankaux la regxoj submetataj kaj kiu kontrauxstarus ilin, tiu povus esti forigita per la komuna interveno de cxiuj aliaj. Tiamaniere estus garantiita la sencxesa progresado de la homaro kaj la eterna paco en la tuta mondo. 10. Bedauxrinde, la grandioza projekto ne efektivigxis, la politika paco ne ekestis en Anglio ecx dum la sekvintaj jaroj kaj la ribelo kontraux la malnovaj ordoj ekkulminaciis per forigo de la regxeco kaj enkonduko de protektorato de Cromwell. Ankaux religia radikala partio sukcesis valori en la politiko. Komensky povis tiam nenion alian fari ol forlasi konfuzitan Anglion kaj akcepti novan proponon el Svedio, ke li organizu por Svedoj la librojn por lernado de latina lingvo kaj kompense ke li ricevos helpon por la preparata pansofio. 11. El simpla "Janua linguarum reserata" evoluis dum kelke da jaroj triparta metodo de latinaj lernolibroj, kiuj estis sukcese enkondukataj en tiamajn lernejojn. Krom la "Janua linguarum" estis ankoraux "Antauxpordejo" (Vestibulum) kaj "Cxambro" (Atrium) al cxiu grado de la gramatiko kaj vortaro. Komensky nevolonte forlasis sxatatajn jam ideojn pansofiajn, en kiuj li vidis sian propran vivocelon, precipe, kiam liaj anglaj amikoj lin pro tio riprocxis, sed li esperis baldaux fini la laboron en Svedio kaj komenci tiun, kiu plej multe lin allogis. Ankaux pro politikaj kauxzoj li volis plenumi deziron de Svedoj, kiuj kiel la plej potencaj kontrauxloj de Habsburgoj penis helpi liajn samlandanojn kaj samkredanojn kaj ebligi la revenon en Bohemion. 12. Trans Holandio, kie li ankaux renkontigxis kun la fama filozofo Descartes, Germanio kaj Danio li rapidis Svedion, por prezenti sin al la malavara subtenanto de subpremataj homoj, al holanda grandkomercisto Ludoviko de Geer, militistara sveda liveranto, de kiu la propono devenis. Tiu, volante havi sian intencon aprobitan de la politika potenco, sendis lin en Stockholmon al regna grandkanceliero Axel Oxenstern. La kanceliero, jam de longe konscianta bezonon de la reformo de la instruado, auxskultis la konkludojn de Komensky kun granda intereso, li ecx proponis al li superan inspekton de reformo de la tuta instruado en Svedio. Ne malpli gxojigadis lin, kiam Komensky argumentis al li el la Sankta Skribo la proksimecon de la regno de Kristo kun la pligrandigo de komuna kulturo. Nur post la kvartaga interparolado foriris Komensky, promesinte, ke li pli frue, kiel aferon pli urgxan, prilaboros librojn lingvajn, kaj poste komencos solvadi la pansofion (Cxioscion). Ankaux al regxino Kristino estis tiam Komensky de kanceliero prezentita. Kiel logxlokon por la komencotaj laboroj, rekomendis al li la kanceliero trankvilan, tolereman urbon Elbing, apud fresxa limano de la rivero Vistulo, en la orienta Prusio. Tie ankaux eklogxis Komensky kun sia familio, en auxtuno de la jaro 1642, havante kelkajn junajn helpantojn el Frata Unuigxo, kun kiuj li esperis sukcese plenumi la tutan taskon dum kelke da monatoj. 13. Sed denove prilabori tutan sistemon de lernolibroj kaj samtempe meti ilin en perfektan harmonion, postulis multon da laboro kaj pacienco precipe, kiam Komensky, dezirante perfekte koni la tutan problemon, ree trastudis cxiujn samtempajn lingvajn instrumetodojn kaj ecx analitike relaboris tutan instruan teorion entute, kaj nur sur cxi tiu fundamento li traktis, laux lia opinio, multsignifan por la tuta klero teorion de gxusta instruado de lingvoj en enkonduka verko al la lernolibroj nomita "Linguarum methodus novissima" (Plej nova lingva metodo, eld. en jaro 1649). 14. Sed malgraux tiuj cxi tiom urgxaj laboroj, li ne forgesadis sian pansofion, eldoninte tuj en la jaro 1643 "Planon de pansofio" (Pansophiae diatyposis) kaj 2 jarojn pli poste li komencis esplori la penson de komuna universala reformo de cxiu homa gento per sistemo de la libroj, inter kiuj ankaux lia pansofio estus nur unusola verko. Li intencis plej frue prezenti la proponon al Euxropa klerularo por prikonsidero kaj li nomis gxin "Gxenerala interkonsilo pri la reformo de la aferoj homaj" (De rerum humanarum emendatione consultatio catholica). La efektivigxo de tiu cxi intenco ne okazis, cxar Ludoviko de Geer sencxese insistis je la finlaborado de la prenita tasko kaj li ne kasxis ecx sian malplacxon, se Komensky deflankigxis for la laboro al tiu, kiu lin pli allogis, aux se li ie reprezentis sian eklezion, kaj fine li ecx rifuzadis promesitan subtenon, kiam la libroj ne estis baldaux preparitaj por preso. Kaj tiel ni trovas cxe Komensky jxus en tiuj jaroj 1642-48 ofte hezitadon, senkulpigxadon kaj regxustigxadon kaj denove skuetadon per la katenoj de devoj kiuj lin tiom premis. 15. Cetere, lia maltrankvilo grandigxis ju pli proksimigxis la decido de militaj interkonsentoj, kio signifis ankaux decidon pri la sorto de cxehxaj ekzilitoj kaj tamen verdire Komensky sole por Cxehxoj laboris, akceptinte la taskon por li tiom sendankeman. Sed la traktado estis prokrastata, la esperoj malaperadis kaj ju pli necedema montrigxis la imperiestro Ferdinando IIIa rilate la demandon de la religia unueco en bohemaj landoj, des pli volonte permesadis en Germanio la aprobon de evangeliaj eklezioj. Jam antaux la ratifikacio de pacaj interkonsentoj en la jaro 1648 petas Komensky la regxinon kaj svedajn kancelieron, ke ili protektu kompatindajn bohemajn ekzilitojn kaj ne submetu tiom da senkulpe suferantaj homoj kaj iliaj eklezioj al la certa ruinigo. Sed cxio estis vana. Superigxis la politikaj konsideroj, cxar cxiuj militantaj partioj estis jam lacaj, elcxerpitaj kaj Cxehxoj estis tamen oferdonitaj. Kaj al Komensky ne restis ol ankoraux senkulpigadi sin pro sia insistado. 16. La saman jaron li forlasas Elbingon por administri sian eklezion, de kiu li estis elektita kiel episkopo--jugxanto. En Lezsno li poste presigis du librojn, kiujn li dum antauxaj jaroj verkis por Svedoj, nome la "Metodon de lingvoj" kaj "Didaktikon", sian plej gravan verkon. 17. Ankaux cxi tie li ne restis longe. Jam la duan jaron post sia translogxigxo en Lesznon li ricevis honoran inviton de princoj Rakoczi, ke li en Saryssky Potok super Bodrogo, en loko de ilia somerlogxado arangxu lernejon laux siaj pansofiaj planoj. Antaux sia forveturo en Hungarion, kien lin sekvis lia eklezio en printempo de la j. 1650, li ankoraux verkis, por gxojigi la korpremitajn fratojn tie logxantajn, "Testamenton de la mortanta patrino de la Frata Unuigxo," verketon de alegoria karaktero, en kiu lia eklezio adiauxas sur la mortlito kun siaj filoj kaj postlasas al ili siajn trezorojn. El gxi devenas ankaux nia enkonduka sentenco, kiu sonas al ni kvazaux profetajxo. Sed ankaux alimaniere ni komprenas la emocion de la filantropo, kiu ne povas rezigni je la espero en finan venkon de bono, kvankam la plej proksiman estontecon kovras netraigeblaj nuboj. 18. En Slovakio (Uherska Skalice) li estis je pasko de tiu jaro tre gxoje bonveninta; el Uherska Skalice li vizitis ankaux aliajn ekleziojn fratajn pli malproksimen. Iom hezitante, li poste iris orienton kaj en Potok plenestime akceptis lin precipe la grafo Zikmundo Rakoczi. Sed por pli longa restado li eklogxis tie en auxtuno de la sama jaro, post longa traktado kun la eklezio, kiu hezitis en tiu kritika tempo lasi foriri sian cxefpastron. Fine la politikaj konsideroj decidis. 19. En sia nova agadloko Komensky tuj prezentis al la princo planon de la sepklasa lernejo, kies 3 elementaj klasoj estus lingvaj, 4 superaj klasoj objektaj (filozofiaj). La malsuperaj klasoj estis baldaux malfermitaj kaj Komensky relaboris por ili ankaux siajn lingvajn librojn je tria fojo, sed la superaj klasoj ne efektivigxis pro la tro frua morto de princo Zikmundo (4./II. 1652.). Komensky volis nome transmeti la taskon liberigi cxehxajn ekzilitojn al Zikmundo, cxar tiu cxi edzigxis kun Eliso, filino de la iama regxo Frederiko el Pfalz, kiun vere felicxan geedzigxon Komensky mem benis. Tial li ankaux laboris kun tia komplezemo por la lernejo, kiun la juna princo tiom sxatis. Bedauxrinde, ecx tie estis Komensky baldaux seniluziita, cxar la situacio ne estis ankoraux matura por liaj projektoj kaj la rimedoj, per kiuj li intencis cxion rebonigi, ne kondukis al la celo. Tial li fine ellaboris la enhavon de nova "Janua linguarum" en ok lernejaj teatrajxoj je "Studo-ludo", ("Schola ludus"), en kiu trovis efektivan placxon nur la nobela junularo de la lernejo. Post la laboro, dauxrinta 3 kaj 1/2 da jaro revenis Komensky alte estimata al sia eklezio en somero de la jaro 1654. 20. Lian gxustan kaj praktikan opinion pri la realeco, pruvas ankaux 2 libroj aperintaj en Hungario: Tio estas precipe lia fama "Orbis pictus", (Mondo en bildoj), en kiu la konciza enhavo de la "Janua linguarum" estas klarigata per multaj bildoj, kiuj estas tie ecx la cxefa temo. La ilustrajxoj anstatauxas tie empirian apercipon, kiun oni ne povis cxie akiri, kiel ekzemple en Hungario por diversaj metioj. Poste, forirante el Hungario, donacis Komensky al la princo Georgo II., frato de Zikmundo, verketon de ekonomia enhavo, nomitan "Gentis felicitas" (Felicxo de nacio), en kiu Komensky montras, sur kio bazas la gxusta signifo de la nacia felicxo kaj kiel malproksime de gxi estas la hungaraj logxantoj, kaj kiamaniere al gxi proksimigxi. Tio certe estis la plej bela danko por la favoro de Rakoczi. 21. La cirkonstancoj, kiam Komensky la trian fojon alvenis en Lesznon, estis tre kritikaj, cxar estis atendita la svedo-pola milito, kiu ankaux vere la sekvantan jaron furioze eksplodis. Pri gxi ni scias pli detale el la romano de Sienkiewicz "La inundo." La svedan enmarsxon konvene komparas la poeto kun la inundo, cxar la malamika militistaro alproksimigxis gxis al Krakow, ke ecx la regxo Jan Kazimir mem estis devigata forkuri fremdlandon. Leszno akceptis la svedan kavalerian garnizonon. La fremduloj, en la urbo logxantaj, laux religio skismuloj, estis amataj nek de la popolo el la cxirkauxajxo, nek de la nobelaro. Kiam do, en unuopaj lokoj de la regno levigxis ribelo kontraux la fremda regado, venis ankaux vico je Leszno, eble ankaux la sopiro je abunda rabajxo en la ricxa komerca urbo tiam decidis. En aprilo de la jaro 1656 la kampara popolo, gvidata de la nobelaro, forte atakis la urbon, kiu post la foriro de la sveda garnizono estis prirabita kaj ekbruligita. Komensky restis malgraux cxiu minacanta dangxero cxe sia parohxo kaj foriris el la urbo nur en lasta momento, jxetinte parton de siaj manuskriptoj en la kasxejon sub sia studocxambro. Tie ili estis ankaux trovitaj kaj redonitaj al li dek tagojn post la brulego. Bedauxrinde, tio estis sole la malgranda restajxo de lia multjara senlaca laboro. Krom tio perdis Komensky sian tutan havajxon, la materialon pansofian kaj precipe grandan cxehxolatinan vortaron jam por la preso preparitan. La perdon de tiu cxi vortara trezoro Komensky plej multe bedauxris kaj tio estas ankaux la plej granda perdo, kiu trafis nian nacion je gxia spirita posedajxo de la pli malnova tempo. Pri la valoro de la verko atestas gxia negranda restajxo "Linguae Bohemicae thesaurus" de V. Jan Rosa, kiun ofte uzadis Josef Jungmann, verkante sian vortaron. 22. La malfelicxa sorto de la urbo profunde tusxis koron precipe de la samtempa evangelia mondo, same kiel la perdoj de la fama pansofisto liajn multnombrajn amikojn. Li volis kun sia familio plej frue translogxigxi en Frankfurton a. M., sed volonte li akceptis inviton de Laurente de Geer, filo de Ludoviko, translogxigxi al li en Amsterodamon kaj tie en trankvilo dedicxi sin al la preferata pansofio. Logxantaro de la urbo bonvenigis lin plej estime, kiel mondfaman personon kaj estis ankaux al li proponita helpo por diskonigo de liaj verkoj. 23. Li akceptis gxin plej unue por la eldono de la kolektitaj verkoj pedagogiaj "Opera didactica omnia" (1657), kiujn li arangxis laux la tempo de ilia deveno (en Leszno, Elbing kaj en Potok) en tri grandaj volumoj kaj aldonis al ili kvaran parton de interparoloj, verkitan en Amsterodamo. Tiuj verkoj ekmirigis la tutan instruitan mondon; sxajnis, ke cxiuj misteroj de la gxusta instruado estas malkovritaj kaj nur de tiu unusola viro. La aprobo de la urbo, en kiu Komensky logxis kaj al kiu estis tuta verko dedicxita, estis precipe grava. 24. Kontrauxe la eldono de la latina traduko de politikaj profetajxoj devenantaj de tri viziuloj, kun kiuj Komensky persone interrilatis, vekis kontraux li atentindan opozicion kaj maltrankviligis liajn lastajn jarojn. Kaj tamen ankaux per tiu cxi libro, nomita "Lux in tenebris" (Lumo en mallumoj) volis Komensky utili al sia nacio, kaj denove vaste pritrakti la demandon de ekzilitoj kaj atentigi pri la maljustajxoj faritaj al lia nacio. Kion profetis liaj profetoj Kotter kaj K. Ponatovska pri la unuaj tempoj de la tridek-jara milito estis ja post la finigxo de la bataloj plejparte decidite. Krom tio ne cxesis instigi Komensky-on lia iama kunlernanto kaj malbonfama profeto el Lednice Nikolao Drabik al novaj kaj novaj politikaj deklaroj, kvankam liaj vizioj estis nur sencxese ripetigxanta atakado je la Habsburga familio, je Auxstrio kaj je papismo, de kiuj ruinigxon en la plej proksima tempo li profetis. La malfelicxa rezultato de la militista interveno en Polio, kiun provis princo Georgo IIa Rakoczi je fino de la svedo-pola milito, estis certe unu el kauxzoj de konstanta insistado de Drabik. Komensky estis tiam ankaux peranto de la diplomataj sciigoj de la princa korto kun la fremdlando. Sian personan honoron kaj sian neriprocxeblecon li defendis per eldono de la profetajxoj "Lux e tenebris" (Lumo el la malumo, 1665), kiujn li sendis pere de speciala kuriero al korto de Ludoviko XIV. esperante je komencigxanta jxaluzeco inter Habsburgoj kaj franca regxa dinastio. 25. Sed malgraux la peno por la bono de la subpremitaj samlandanoj Komensky gxis la lastaj momentoj ne forgesis, kion li promesis al la mondo, la pansofion. El promesitaj "Interkonsiloj universalaj pri la reformo de la homaj aferoj" li eldonis nur du enkondukajn volumojn: "Gxenerala vekigxo"--(Panegersio) kaj "Gxenerala klerigo"--(Panaugiio 1662), sed li sendis detalan alvokon al cxiuj euxropaj scienculoj, volante instigi klerularon al fervora agado por la levigxo de la kulturo, sen kiu sxajnis al li la homa felicxo neebla. Krom tio li sencxese primeditadis, kiamaniere fari la sciencojn alireblajn por cxiuj klasoj. Tion pruvas la plano de IIIa parto de la Pansofio konservita bone en lia postlasajxo, kiun li fine volis disvolvi en 100 dialogoj. El la pluaj verkoj ni konas precipe la nomojn: parto IVa "Pampaedia", "Gxenerala kulturo", kiu estis enhavonta cxiujn cxefajn ideojn de la instruado, parto Va: "Panglottia"; "Universala kulturado de la lingvoj", enhavonta krom la cxefaj lingvaj reguloj ankaux ideojn pri la nova perfekta lingvo por kulturado de la scienco, parto VIa: "Panorthosia," "Universala plibonigxo", en kiu li volis priskribi la staton de la homaro, kiam cxio estos lauxdezire plenumita, parto VIIa: "Pannuthesia," "Universala admono" estis instigonta la homaron, ke gxi vere pri cxio cxi klopodu. Krom tio Komensky sencxese aliformadis "Trairejon al la objektoj" por la junularo kaj li finis la verkon en lasta jaro de sia vivo, kiel maljunulo preskaux okdekjara. Al "Trairejo al la objektoj" li aldonis kiel praktikan konsekvencon "Triertium catholicum" (Universala triarto), en kiu li absolute teorie provis solvi la grandan problemon pri korespondo de la pensado, parolado kaj agado. Tiun verkon li finskribis komence de la oktobro en 1670, 6 semajnojn antaux sia morto. 26. Ankaux por la restajxoj de lia eklezio estas la amsterodama tempo plena je fruktodona laboro: Komensky ree eldonis tie la cxefajn verkojn klerigajn, sed krom tio ankaux aliajn, ankoraux nepresitajn, kiel "Manualon" (mallongigita Sankta Skribo), kantaron, katehxismon kaj la konfesion. 27. Kaj kiam li eldonis en la jaro 1668 al la mondo ateston pri sia vivoagado "Unum necessarium" (Unu necesa), li povis kontentigxinta argumenti, ke li felicxe trapasis cxiujn labirintojn, tra kiuj lin lia kortusxa vivo kondukis. Li ne sole malgraux multaj tentoj konservis la nefusxitan kredon de la antauuxloj hereditan, li ne sole dedicxis grandan parton de sia spirita energio al sia mallevigxanta eklezio, sed li donis al la tuta mondo kaj precipe al sia nacio brilan ekzemplon, kiamaniere kaj ecx dum la plej malgxojaj cirkonstancoj, kiam sxajne cxio la homon konstrauxstaras, oni povas krei la verkon de senmorta signifo por la tuta estonteco. Pli ol 150 verkojn de Komensky oni kalkulas, el kiuj ni tie tusxis nur kelkajn la pli signifajn, sed cxiuj pruvas la nerompeblan intelektecon de la menso, senlacan klopodon klarigi cxion simple kaj klare. Malmulte de tiel pensantaj kapoj ni trovas inter la scienculoj de cxiuj epokoj kaj gentoj. 28. Komensky estas nomata ankaux instruisto de la nacioj, cxar per sia "Didaktiko" li montris novajn vojojn de la tuta instruado kaj krom tio, li mem, persone partoprenis je la nova reformo de la lernejoj de kelkaj fremdaj nacioj, kiel de Poloj, Germanoj, Svedoj, Hungaroj kaj Holandanoj. Kaj tamen Komensky mem aldonas, ke cxion cxi tion li volis entrepreni nur por la bono de sia patrujo Bohemio, kiun li amis per la amo, kiun ne malgrandigis ecx la longjara ekzilo kaj al kiu li volis helpi gxis la lasta spiro de sia vivo. 29. El la hxaoso de tiama tempo aperas al ni gxis nun la majesta staturo de viro de deziro (vir desiderii) staturo de la profeto de la pli bona estonteco de la homaro, kiam cxiu ekkonos sian bonon kaj ekkomprenos, ke la rajtoj ekzistas ne sole por li kaj lia nacio, provizita per nombra potenco kaj militista forto sed por la tuta homaro, kaj ke por cxiu nacio, cxu granda, cxu malgranda same valoras privilegio "Nihil de nobis sine nobis" (Nenio por ni sen ni). Kaj Komensky deziris, ke heroldo de tiu cxi devizo estu cxiu klerulo, sed precipe la instruisto. Ankaux la paca ligo de la nacioj sub inspekto de la plej grandaj scienculoj, de veraj amikoj de la homaro, estis ideo de Komensky. Sed la kulturo ne estu privilegio de iu klaso. Komensky deziris disvastigi gxin el gxia euxropa lulilo en la plej malproksimajn landojn de la tero, por ke iam cxiuj eksentu gxian benon. End of the Project Gutenberg EBook of Jan Amos Komensk, by Jan Vclav Novk License: Share Alike