Inaugura parolado de Barack Obama 20-a de januaro, 2009 Kunlabore tradukis diversaj volontuloj Miaj kuncivitanoj, mi staras antau vi hodiau, humiligita pro la tasko antau ni, dankema pro la fido donita de vi, konscia pri la oferoj de niaj antauuloj. Mi dankas al Prezidento Bush pro lia servo al nia lando, [aplaudo] kaj pro la donacemo kaj kunlaboremo, kion li montris dum chi tiu transdono. Kvardek kvar Usonanoj jam jhuris kiel prezidanto. La vortoj estis parolitaj kaj dum levighantaj tajdoj de prospero, kaj dum la trankvilaj akvoj de paco. Tamen de tempo al tempo oni diras la jhuron inter kunighantaj nuboj kaj furiozaj tempestoj. Dum tiaj momentoj, Usono persistis--ne nur pro lerteco au vizio de altranguloj, sed char ni la usonpopolo{1} restis fidelaj al la idealoj de niaj antauuloj, kaj lojalaj al niaj fundamentaj dokumentoj. Tiel estis; tiel devos esti kun _chi tiu_ generacio de usonanoj. Ni bone komprenas, ke ni estas en la mezo de krizo. Nia nacio militas kontrau vasta reto de perforto kaj malamo. Nia ekonomio severe malfortighis, rezulto de avaro kaj malrespondeco de iuj, sed ankau pro nia kolektiva malsukceso fari malfacilajn elektojn, kaj prepari la nacion por nova epoko. Hejmoj perdighis, laborpostenoj malaperis, negocoj fermighis. Nia sanitara servo tro kostas, niaj lernejoj malhelpas tro multajn--kaj chiu tago plue montras, ke niaj manieroj uzi energion fortigas niajn malamikojn kaj endangherigas nian planedon. Jen la indikoj de krizo, lau datumoj kaj statistikoj. Malpli mezurebla, sed ne malpli profunda, estas la perdado de memfido tra nia lando; obstina timo, ke la velkado de Usono estas neevitebla, ke la sekva generacio devas malaltigi siajn celojn. Hodiau mi diras al vi, ke la defioj estas realaj. Ili estas seriozaj kaj multaj. Ili ne estos superitaj facile au dum mallonga tempo, tamen sciu chi tion, Usono: _Ili estos superitaj!_ [aplauda pauzo] Chi-tage, ni kunighas char ni elektis esperon super timo, unuecon de celo super konflikto kaj malakordo. Chi-tage, ni venas por deklari finon de la etanimaj plendoj kaj falsaj promesoj, la kontrauriprochoj, kaj eluzitaj dogmoj kiuj dum tro longe strangolis niajn politikojn. Ni restas juna nacio. Sed lau la bibliaj vortoj,{2} venas la tempo por forigi infanajhojn. Venas la tempo por reaserti nian dauran spiriton, elekti pli bonan historion, antauenigi tiun karegan donacon, tiun noblan ideon transdonitan de generacio al generacio, la promeson donitan de Dio ke _chiuj_ estas egalaj, _chiuj_ estas liberaj, kaj _chiuj_ meritas shancon preni sian plenan mezuron de felicho. [pli longa aplauda pauzo] Reasertante la grandecon de nia nacio, ni komprenas ke grandeco neniam estu supozata. Oni devas gajni ghin per faroj. Nia vojagho neniam konsistis el facilaj vojoj au kontento kun malpli. Ghi ne estis la vojo por la malkuraghaj, por tiuj preferantaj ripozon pli ol laboron, au avarantaj sole la plezurojn de richoj kaj famo. Male, estis la riskantoj, la agantoj, la farantoj de ajhoj--iuj famaj, sed pli ofte viroj kaj virinoj obskuraj en sia laboro--kiuj suprenportis nin lau la longa malfacila vojo al prosperon kaj liberon. Por ni, ili pakis siajn malmultajn posedajhojn kaj vojaghis trans oceanoj serchante novan vivon. Por ni, ili laboregis en shvitlaborejoj, koloniis la Okcidenton, eltenis la baton de la vipo, kaj plugis la malmolan teron. Por ni, ili batalis kaj mortis en lokoj kiel Concord kaj Gettysburg, Normandy kaj Khe Sanh.{3} Ree kaj ree, tiuj viroj kaj virinoj baraktis kaj oferis kaj laboris ghis iliaj manoj perdis la hauton, por ke ni havu pli bonan vivon. Ili konsideris Usonon pli granda ol la sumo de niaj individuaj ambicioj, pli granda ol la diferencoj de naskigho au richeco au frakcio. Tio chi estas la vojagho, kiun ni daurigas hodiau. Ni restas la plej prospera, potenca nacio sur Tero. Niaj laborantoj estas ne malpli produktivaj, ol kiam tiu krizo komencighis. Niaj mensoj estas ne malpli inventemaj, niaj varoj kaj servoj ne malpli bezonataj ol lastsemajne, au lastmonate, au lastjare. Nia kapablo restas nereduktita, sed nia tempo de kontenta inerto, de protektado de la avantaghoj de malmultaj, kaj prokrastado de malagrablaj elektoj--tiu tempo certe jam pasis. Ekde _hodiau_, ni devas ekstari, forigi nian polvon, kaj komenci la laboron refari Usonon. [longa aplauda pauzo] Char chie, kien ni rigardas, estas laboro farinda. La stato de nia ekonomio postulas agon, rezolutan kaj rapidan. Kaj ni agos, ne nur por krei novjan oficojn, sed por krei novan fundamenton por kreskado. Ni konstruos la stratojn kaj pontojn, la elektrajn retojn kaj ciferecajn liniojn, kiuj nutras nian komercon kaj ligas nin kune. Ni restarigos sciencon al ghia ghusta loko, kaj utiligos mirindajhojn de tehhnologio por levi kvaliton de sanitara servo kaj malaltigi ghian koston. Ni profitos la sunon kaj la ventojn kaj la grundon por fueli niajn autojn kaj funkciigi niajn fabrikojn. Kaj ni reformos niajn lernejojn kaj universitatojn por plenumi la postulojn de nova epoko. Chion chi ni povas fari. Chion chi ni _faros_. Nu, estas iuj, kiuj pridubas la amplekson de niaj ambicioj, kiuj sugestas ke nia sistemo ne povas elteni tro multajn grandajn planojn. Iliaj memoroj mallongas, char ili forgesis tion, kion chi tiu lando jam faris, kion liberaj viroj kaj virinoj povas atingi kiam imago estas kunigita kun komuna celo, kaj neceso kun kuragho. La cinikuloj ne sukcesas kompreni, ke la grundo movighis sub ili, ke la malfreshaj politikaj disputoj, kiuj okupis nin tiom longe, ne plu validas. Nia demando hodiau ne estas chu nia registaro tro grandas au tro malgrandas, sed chu ghi funkcias--chu ghi helpas familiojn trovi laboron kun deca salajro, sanrimedojn ne tro altkostajn, emeritighon dignan. Kie la respondo estas "jes", ni intencas movi antauen. Kie la respondo estas "ne", programoj finighos. Kaj tiuj el ni kiuj administras publikajn dolarojn devos esti respondecaj, elspezi saghe, reformi malbonajn kutimojn, kaj fari aferojn en la lumo de tago, char nur tiam ni povas restarigi la gravegan fidon inter homoj kaj ties registaro. Nek estas la demando antau ni chu la merkato estas forto por bono au malbono. Ghia povo krei richecon kaj plivastigi liberecon estas senegala. Sed chi tiu krizo rememorigis nin, ke sen garda okulo la merkato povas spiralighi preter regeblo. La lando ne povas prosperi longe kiam ghi favoras nur la prosperulojn. La sukceso de nia ekonomio chiam dependis, ne nur de la grandeco de nia tuta enlanda produkto, sed de la vasteco de nia prospero, en nia kapablo por disponigi oportunon al chiu volonta koro--ne pro kompato, sed char tio estas la plej certa vojo al nia komuna bono. [longa aplauda pauzo] Pri nia komuna defendo, ni malakceptas kiel malveran la elekton inter nia sekureco kaj niaj idealoj. Niaj prapatroj-- [aplaudo] Niaj prapatroj, alfrontantaj dangherojn, kiujn ni apenau povas imagi, projektis charton por certigi regon per legho kaj la rajtojn de la homaro--charton plivastigitan per la sango de generacioj. Tiuj idealoj ankorau lumigas la mondon, kaj ni ne cedos ilin por dumtempa avantagho. [aplauda pauzo] Do al chiuj aliaj popoloj kaj registaroj, kiuj spektas hodiau, de la plej grandaj chefurboj, al la eta vilagho, kie mia patro naskighis, sciu ke Usono estas amiko de chiu nacio, kaj chiu viro, virino, kaj infano, kiu serchas estontecon de paco kaj digno. Kaj ni estas pretaj estri denove. [longa aplauda pauzo] Memoru, ke antauaj generacioj alfrontis fashismon kaj komunismon ne nur per misiloj kaj tankoj, sed per la fortaj aliancoj kaj persistaj konvinkoj. Ili komprenis, ke nia potenco sola ne povas protekti nin, nek ghi rajtigas al ni konduti kiel ni volas. Anstataue ili sciis, ke nia potenco kreskas per ghia prudenta uzo; nia sekureco devenas de la justeco de nia misio, la forto de nia ekzemplo, la hardantaj ecoj de humileco kaj modereco. Ni estas la konservantoj de chi tiu heredajho. Gvidataj de chi tiuj principoj denove, ni povas renkonti chi tiujn novajn minacojn, kiuj postulas ech pli grandan penon, pli grandan kunlaboron, kaj interkomprenon inter nacioj. Ni komencos zorge lasi Irakon al ghiaj homoj kaj forghi malfacile gajnitan pacon en Afganujo. Kun malnovaj amikoj kaj antauaj malamikoj ni laboros senripoze por malpligrandigi la atombomban minacon, kaj forpushi la dangheran fantomon de plivarmighanta planedo. Ni nek petos pardonon pro nia vivmaniero, nek shancelighos pri ghia defendo. Kaj por tiuj, kiuj penas antauenigi siajn celojn per teroro kaj buchado de senkulpuloj, ni diras al vi, ke nia spirito pli fortas, kaj nerompeblas--vi ne povas postdauri nin, kaj ni venkos vin! [longa aplauda pauzo] Char ni scias, ke nia diversa heredajho estas forto, ne malforto. Ni estas nacio de kristanoj kaj islamanoj, judoj kaj hinduoj, kaj nekredantoj. Ni estas formigita de chiu lingvo kaj kulturo, tirita de chiu angulo de chi tiu Tero, kaj char ni gustumis la amaran fechon de civila milito kaj apartismo, kaj eliris de tiu malluma chapitro pli fortaj, kaj pli unuigitaj, ni tial kredas, ke la malnovaj malamoj iam pasos, ke la linioj de tribo baldau solvighos; ke dum la mondo malgrandighas, nia komuna homeco aperigos sin; kaj ke Usono ludu sian rolon por enkonduki novan epokon de paco. Al la islama mondo, ni serchas novan vojon antauen, baze de reciproka intereso kaj reciproka respekto. Al tiuj estroj chirkau la terglobo, kiuj klopodas semi konflikton, au kulpigi pri siaj sociaj problemoj la Okcidenton, sciu ke viaj popoloj jughos vin per tio, kion vi konstruas, ne kion vi detruas. [aplauda pauzo] Al tiuj, kiuj tenas potencon per korupto kaj trompo kaj subpremo de protesto, sciu, ke vi estas sur la malghusta flanko de historio, sed ni etendos manon se vi konsentas malfermi vian pugnon. [aplauda pauzo] Al la popoloj de malrichaj landoj, ni promesas labori kune kun vi por burghonigi viajn plantejon kaj por fluigi purajn akvojn; por nutri malsategajn korpojn kaj eduki avidajn mensojn. Kaj al tiuj nacioj kiel nia, kiuj ghuas relativan abundon, ni diras ke ni ne plu povas ignori suferojn ekster niaj landlimoj, nek povas konsumi la materialojn de la mondo ignorante la efikon. Jen la mondo shanghighis, kaj ni shanghighu kun ghi. Dum ni konsideras la rolon disvolvighantan antau ni, ni memoras kun humila dankemo tiujn kuraghajn usonanojn, kiuj nun patrolas forajn dezertojn kaj distancajn montojn. Ili havas ion por rakonti al ni, kiel la falintaj herooj kiuj kushas en Arlington{4} flustras tra la epokoj. Ni honoras ilin, ne nur char ili estas gardistoj de nia libereco, sed char ili enkorpigas la spiriton de servo--volontemon trovi signifon en io pli granda ol si mem. Tamen dum chi tiu momento, momento kiu difinos generacion, estas precize tiu spirito, kiu estu en ni _chiuj_. Kiom ajn registaro povas fari, kaj devas fari, estas finfine la fido kaj rezoluteco de la usonanoj de kio nia lando dependas. Ghi estas la kompato endomigi nekonaton kiam digoj krevas, la sindonemo de laborantoj kiuj preferus redukti siajn laborhorojn ol vidi amikon perdi laboron, kiuj gvidas nin tra niaj plej mallumaj horoj. Estas la kuragho de fajrbrigadistoj sturmi shtuparon fumplenan, sed ankau la vartemo de gepatroj al infanoj, kiuj finfine decidas nian sorton. Niaj defioj eble estas novaj. La iloj por alfronti ilin eble estus novaj. Sed la valoroj de kiuj nia sukceso dependas--honesto kaj diligenteco, kuragho kaj justo, toleremo kaj scivolo, lojaleco kaj patriotismo--tiuj estas malnovaj. Tiuj valoroj estas veraj. Ili estis la serena forto de progreso tra nia historio. Necesas do reveno al tiuj veroj. Neceso al ni nun estas nova epoko de respondeco--agnosko de chiu usonano, ke ni havas devojn al ni mem, nia lando, kaj la mondo; devojn, kiujn ni ne plende akceptas, sed anstataue prenas ghoje, firme kun la scio ke estas nenio pli kontentiga al la spirito, pli difinanta nian naturon, ol dedichi nin plene al malfacila tasko. Jen la prezo kaj la promeso de civitaneco. Jen la fonto de nia memfido--la scio, ke Dio alvokas nin formi necertan sorton. Jen la signifo de nia libereco kaj nia kredo, kial viroj kaj virinoj kaj infanoj de chiu raso kaj chiu kredo povas alighi la feston trans chi tiu grandioza placo; kaj kial viro kies patro, antau malpli ol 60 jaroj, eble ne ricevus servon en loka restoracio nun povas stari antau vi por fari plej sanktan jhuron. [longa aplauda pauzo] Do ni marku chi tiun tagon per memoro pri kiu ni estas, kaj kiom longe ni vojaghis. En la jaro de la naskigho de Usono, en la plej frostaj monatoj, malgranda bando de patriotoj kunpremighis chirkau tendaraj fajroj sur la bordoj de glacia rivero. La chefurbo estis forlasita. La malamiko estis alproksimighis. La negho estis makulita de sango. En la momento kiam la sukceso de nia revolucio estis plej dubinda, la patro de nia nacio ordonis, ke chi tiujn vortojn oni legu al la homoj: "Ghi estu dirita al la estonta mondo, ke en la profundo de vintro, kiam nenio krom espero kaj virto povis travivi, ke la urbo kaj la kamparo, alarmita pro unu komuna danghero, venis antauen por renkonti ghin." Usono: alfrontante niajn komunajn dangherojn, en chi tiu vintro de nia malfacilo, ni memoru chi tiujn eternajn vortojn. Kun espero kaj virto, ni alfrontu denove la frostajn fluojn, kaj eltenu chiujn ajn shtormojn venontajn. Ghi estu dirita de la infanoj de niaj infanoj, ke kiam ni estis testitaj, ni rifuzis lasi chi tiun vojaghon finighi, ke ni ne forturnighis nek hezitis; kaj kun okuloj fiksitaj sur la horizonto kaj kun la graco de Dio sur ni, ni portis antauen tiun grandan donacon de libereco kaj liveris ghin sekure al estontaj generacioj. Dankon, kaj Dio benu vin, kaj Dio benu Usonon. Piednotoj {1} "We the people"--La famaj komencvortoj de la usona konstitucio. {2} 1 Korintanoj 13:11 {3} Kvar lokoj de gravaj bataloj el usona historio: Concord, Massachusetts--Usona revolucio; Gettysburg, Pennsylvania--Usona enlanda milito; Normandy--Dua mondmilito; Khe Sanh--Vjetnama milito. {4} Nacia milita tombejo en Arlington. End of Project Gutenberg's Inaugura parolado de Barack Obama, by Barack Obama License: Share Alike